- Язык:
Эсперанто (Esperanto)
- Автор:
Татьяна Аудерская
Don Ĵuan
Mi revas kun arogo kaj fier’
Batali pro la frukt’ malpermesata,
Hastante ĉiam kun pasi’ malsata
Al nova amo, nova vivprosper’.
Kaj en oldeco veni al la ver’
De l’ Kristanismo, pura kaj beata,
Al monaĥej’ malriĉa, nekonata
Foriri, kvazaŭ al la Sankta Ter’.
Sed kiam mi, subite, inter kantoj
Kaj krioj de diboĉoj triumfantaj
Rekonsciiĝos, kvazaŭ somnambul’,
Mi ekmemoros, ke en vivo vana
Ne havis mi amikojn, sentaŭgul’,
Kaj ne feliĉis pro ridet’ infana.
Перевод стихотворения Николая Гумилёва «Дон-Жуан» на эсперанто язык.