- Язык:
Эсперанто (Esperanto)
- Автор:
Татьяна Аудерская
Leopardo
Vekis min hodiaŭ sonĝ’ terura:
Kvazaŭ mi brilegis en ĉielo,
Sed la sort’, malica kaj tortura,
Min forigis el la astra helo.
Transformita tuj al leopardo
Kaj freneza pro dezir’ akuta,
Tremis mi de l’ flamiĝanta ardo,
Strebis mi al sanga persekuto.
Kaj al loko, kie loĝas Homo,
Mi kaŝiris, dum mallum’ permesis,
Por akiri en vilaĝa domo
Manĝon, kiun Di al mi promesis.
Sed sur voj’, pasante tra bosketo,
Ekaperis hela junulino.
Min impersis svelta silueto,
Paŝ’ de cerv’, rigardo de reĝino.
Flustris mi: “Fantomo de la ĝojo,
Dia fianĉin’, beleco sankta!”
Kaj finiĝis tie mia vojo,
Haltis min ŝi per rigard’ amanta.
Mi silentis ĉe piedoj ŝiaj,
Mi obeis al ordon’ senvorta,
Kaj al mordoj de hundar’ rabia
Lasis min, senpova kaj senvorta.
Dume ŝi foriris el bosketo
Per la paŝ’ tenera de vizio,
Balanciĝis svelta silueto,
Perloj brilis en la lunradio.
Перевод стихотворения Николая Гумилёва «Леопард» на эсперанто язык.