- Язык:
Эсперанто (Esperanto)
- Автор:
Татьяна Аудерская
Arbaro
La blankantaj arbotrunkoj en arbar’
Tre similis al la manoj de kadavr’,
Kaj radikoj, aperantaj el la ter’,
Montris vojon por iranta al infer’.
Sub folioj ruĝe-flavaj de arbust’
Grandeguloj loĝis, nanoj kaj mangust’,
Kaj en sablo oni vidis post la ŝtorm’
Spuron de pied’ sesfingra de la hom’.
Sed neniam tie loĝis kavalir’,
Nek rabisto, nek riĉulo el Kair’...
Unufoje nur, vestita en brokat’,
Venis ino kun la kapo de la kat’,
Sed kronita per arĝenta diadem’...
Ĝis mateno ŝi suferis kun la ĝem’
Kaj silente mortis antaŭ la aŭror’,
Kiam benis paroĥanojn la pastor’.
Tio estis, iam estis en pratemp’,
Kiam regis sur la tero la printemp’,
Tio estis, iam estis en la land’ —
Nur en sonĝ’ al ni videblas ĝia rand’.
Mi elpensis tion, rigardante vin,
La okuloj ebriigas min sen vin’,
La okuloj kun koloro de turkis’,
Harplektaĵoj ruĝaj, buŝo por la kis’...
Eble, ĉi-arbar’ — anim’ de vi,
Eble, ĉi-arbar’ — la am’ de mi.
Aŭ probable, kune post la mort’
Nin venigos tien nia sort’.
Перевод стихотворения Николая Гумилёва «Лес» на эсперанто язык.