- Язык:
Эсперанто (Esperanto)
- Автор:
Татьяна Аудерская
La Vorto
Kiam al la mond’ ne sendis punon
Di’ potenca, Mastr’ de nia sort’,
Oni per la Vort’ haltigis sunon,
Urbojn pereigis per la Vort’.
Ne arogis suprenflugi aglo,
Kaj timeme tremis la stelar’,
Kiam Vort’, mistero kaj miraklo,
Sur ĉielo brilis en malklar’.
Kaj por viv’ kutima restis nombro,
Obeema, kiel bona brut’,
Tute klare ja, sen iu ombro
Sencon montras ĝi en plena mut’.
Jam scianta bonon kaj malbonon,
Patriark’ meditis en silent’.
Ne kuraĝis li alvoki sonon,
Nombron li surstrekis kun prudent’.
Sed forgesis ni, ke estas graca
Nur la Vort’ en tera maltrankvil’;
Apostolo Iohan’ sagaca
Diris, ke la Vorto estas Di’.
Tamen ni ĝin metas inter limoj
De mizer’ natura kun obstin’,
Kaj mortintaj vortoj, velkaj rimoj
Putras solaj meze de ruin’.
Перевод стихотворения Николая Гумилёва «Слово» на эсперанто язык.