- Язык:
Эсперанто (Esperanto)
- Автор:
Татьяна Аудерская
La Kruco
Senĉese trompadis min kart’ post karto,
Kaj vin’ jam ne savis de senesper’.
La steloj malvarmaj, morozaj de marto
Paliĝis en alt’ super nigra ter’.
En morna frenezo, pasio ekscita,
Jam profundiĝinta en luda hazard’,
Mi ludis va-bankon — sed karto murdita.
Jen kvazaŭ en sonĝo, kun svena rigard’
El dom’ mi foriris. La helo aŭrora
Tenere videblis en nokta angor’.
Mi surgenuiĝis sur neĝ’ blukolora
Premante al lipoj la krucon el or’.
Mi estu libera, malriĉa kaj pia,
Almozon mi petu je l’ nomo de Krist’,
Vagante laŭ vojoj kun psalm’ eklezia
Kaj kruc’, la simbol’ de l’ Ĉiela Ekzist...
Moment’... En la halo gajplena kaj vanta
Ekregis subite silent’ kaj horor’.
Mi venis senbrida, pasia, tremanta
Kaj metis sur karton la krucon el or’.
Перевод стихотворения Николая Гумилёва «Крест» на эсперанто язык.